Al la amikoj de “La Nigreco”


S-ro HIMORI Takao, nia amiko, forlasis la mondon neatendite. La japanlingva verko “Trans la horizonto; memore al Lod, la 5an de majo, 1972”, kiu aperis lastatempe sur la 8a numero de “La Nigreco”, kredeble remorigos al vi la nomon de la verkinto, S-ro HIMORI.

S-ro HIMORI verŝis kerosenon sur sin, mem metis fajron kaj brul-mortigis sin vespere en la 30a de marto, en la angulo nomata “Kamome-no-Hunsui” (Ŝpruncfonto de Mevo) de la Parko Hibija, Tokio. La 30a de marto estas la “Tago de Tero” en Palestino.

Antaŭ ĉio ni sincere kaj rekte akceptu la fakton, ke li mem decidis kaj oferis la vivon al sia ideo. Kaj la fakton ni urĝe sciigas al vi, la amikoj de “La Nigreco”.

Japanaj ĵurnaloj nur papagis la informon donitan de la polico, ke brul-mortigis sin “iu mezaĝulo”, aŭ “subtenanto de la Japana Ruĝa Armero”. Ni citu raporton de la novaĵ-agentejo AP, por doni al vi bazan informon pri la afero.


Japana aktivulo por la Rajto de Palestinanoj
brul-mortigis sin en parko de Tokio

Tokio, la 31an de marto

Japana aktivulo por la Rajto de Palestinanoj brul-mortigis sin en parko de Tokio, por protesti kontraŭ la agreso fare de Israelo al Palestino; laŭ la informo publikigita de la kamaradoj de la mortinto en la 1a de aprilo, lundo.

HIMORI Takao, 54 jaraĝa, verŝis benzinon sur sin kaj mem metis fajron en la 30a de marto,sabato; laŭ lia amiko ADACHI Masao.

HATA Koji, respondeculo pri informado de la polico, konfirmis, ke iu brul-mortigis sin en la parko semajnfine, sed rifuzis publikigi kiu kaj kia homo la mortinto estas.

“Homoj vidantaj sakuro-florojn subite trovis iun homon brulanta, kaj telefone venigis policanon.”; laŭ HATA.

HIMORI, membro de la grupo nomata “Voice”, ofte partoprenis en malsat-strikoj, kaj en tutnoktaj preĝadoj kun kandelo, solidarece kaj subtene al palestinanoj; laŭ ADACHI. Post la estingo de la fajro, la policano faris demandon al HIMORI, ĉu li mem bruligis sin. “Li kapjesis, kaj mortis,” diris ADACHI citante la polican raporton senditan al la familianoj de la mortinto.

Kelkaj japanaj grupoj de aktivuloj havis kunvenon en la sabato, kiu estas celebrata de palestinanoj kiel “Tago de Tero”, por pretesti kontraŭ la minaco fare de Israelo al la palestina gvidanto Yasser Arafat. Pasis kvar tagoj ĝis tiu ĉi lundo, de kiam Israelo sendis la armeon al la Okcidenta Bordo kaj malliberigis Arafat-on en la oficejo de Ramallah.


Sekvas la lasta mesaĝo de S-ro HIMORI.


La lasta letero al la palestinaj amikoj

Absolute mi subtenas la reziston de palestinanoj kontraŭ la agreso, masakro kaj rasa diskriminacio fare de la zionisto Ariel Sharon. Senkondiĉe mi subtenas la rezistajn agojn, ĉu pacajn cŭ perfortajn, kiuj celas la reakiron de homa digno.

Al mi ŝajnas, ke lapalestinanoj batalantaj por libereco estas miaj proksimaj amikoj. Nun Japanio rapide ŝanĝas sin en danĝeran ŝ taton, kiu preparas denove por invada milito. Sed ne malmultaj homoj en Azio akuzas ĝian lastan agresan militon, kaj batalas por liberigo de Japanio el tiu danĝera situacio. Mi forte deziras esti unu el tiuj batalantoj.

Ŝajnas, ke multaj ŝtatoj jam akceptas Israleon, ignorante ĝian invadon al Palestino. Mi perdis eĉ vortojn antaŭ la kruela internacia politiko, kiu parolas pri “Paco de Nacioj”, tute ignorante la situacion de la palestinanoj. La alte progresinta moderna teknologio portis al ni agreson kaj amasbuĉon, multe pli kruelajn ol en antikva tempo. Natura simpatio al suferantoj kaj spontana amo al najbaroj; tiuj belaj kernoj de homeco estas preskaŭ premmortigitaj.

Sed ankoraŭ sonas en Japanio malgranda tamen protesta voĉo kontraŭ Usono, la granda subtenanto de Israelo, kaj kontraŭ Japanio, kiu sklave sekvas Usonon. Por rompi ĉion, kio subtenas la zioniston Sharon, ankaŭ mi, kiel homo, prenos parton en la protestado.

Nuligu Israelon!

Nuligu ĉiujn agresemajn ŝtatojn!

Nuligu zionismon!

Liberigu homaron el la sklaveco!

Solidarecon por liberigo!

La 30an de marto, 2002 en la “Tago de Tero”

ĉe la marbordo ligita al Palestino

Yuseph HIMORI

Noto

Ni nepre rimarku la fakton, ke tiu ĉi lasta letero de s-ro HIMORI estas adresita al “la palestinaj amikoj”. La signaturo estas farita en la nomo de “Yuseph HIMORI”. En alia letero antaŭ la afero li skribis, ke la maro ĉe Akita, lia naskiĝurbo, etendiĝas kaj ligixas al Palestino, kaj jen li skribis: “ĉe la marbordo ligita al Palestino”.

Kial la letero estas adresita ne al liaj japanaj amikoj kaj konatoj? Kiam ni pensas pri tio, ni sentas fortan memkritikon, des pli fortan, ĉar ni scias lian ĝentilan kaj mildan sintenon al ni.

Li forlasis nin, kaj volis esti kun la palestinaj amikoj, kiuj nun dronas en profunda lamento kaj ne-tolerebla doloro. Same kiel la mort-bombinta dek-ok-jaraĝa knabino, li vivis sian propran vivon, oferinte sin al la batalo por Palestino. (MUKAI Kou)



back to the Top Page