Vojaĝo en la urbo Nagasako : Taglibro en 2009-11 |
Unua eldono:2009-11-08 Lasta ŝanĝo: |
Mi iris al kuracisto de psikaj malsanoj, kaj parolis al ŝi pri mia koro. Mi aĉetis kontraŭdepresiajn medikamentojn ĉe la apoteko. Hodiaŭ koncerto de Kantoj per Fauré okazis en Ueno Halo. Se mi ekirus al la halo antaŭ aĉeti ilin, mi apenaŭ alvenus tie. Tamen, mi ne iris tie, ĉar mia edzino kuiris vespermanĝon, kaj mi estus tre laca se mi elirus tie.
Mia edzino kaj mi iris al Nagasako. Ni eliris de Kosigaja je 9:20 atm. kaj alvenis al Haneda flughaveno je 11:00. Ni tagmanĝis spageton ĉe manĝjo en flughaveno.
Vide afiŝejo en flughaveno, ni sciis, ke aviodilo, en kio ni aviados, malfruiĝos. Do, post nia manĝado, ni iris supren en la flughaveno kaj vidis, ke multaj aviadiloj ofte surflugis. Ni aŭdis la preparado de la aviadilo per anonco tie, ni eniris la aviadilo kaj sidiĝis. Tamen la flughaveno ne ekflugis, ĉar pneŭmatikoj de flughaveno estas malpuraj kaj oni devas interŝanĝi pneŭmatikojn dum 30 minuto. Ni timis nian postan vojaĝon.
La flughaveno surflugis ĉe Nagasako flughaveno. Ni veturis al Nagasako kvartaro per aŭtobuso. La aŭtobuso haltis la haltejo "Nagasaki Ŝinĉi" kaj ni malleviĝis. Ni piedis al la mendinta hotelo, tie la kelnero kore gvidis nin.
Ni paŝis al deĵima loko, sed ni perdis la vojon kaj starĝis sur ponto, legante la gvidlibron. Do, lokano subite ekparolis al ni, kaj montris nian lokon kaj mapon de la gvidlibro. Ni dankas lin, kaj povas alvenis al deĵima.
Ni vespermanĝis ĉinan kuiraĵon en restoracio, kion mia konanto rekomendis. La kuiraĵon estis tre bongustua.
Pri "ĉampon", vidu Simbolmarko de la 97-a Japana Esperanto-Kongreso (akvoju.blogspot.com)
Antaŭtagmeze ni vizitis kelkaj lokoj. Nagasako atombomba muzeo, la Paco-Statuo (Statuo en Preĝo por Paco), D-ro Nagai Takasi memorejo, Urakami-Katedralo, k.a.
Ni taĝmangis ŝippokon (Ŝippoko estas esperantismo de "Ŝippoku"). Ŝippoko estas miksta kuiraĵo de japana, ĉina kaj nederlanda. Normala ŝippoko havas multaj kuriraĵojn, tamen ni preferis simplan kurson. Kuriraĵoj, kiojn ni manĝis, estas :
1. | 2. | ||
3. | |||
4. | 5. | ||
6. |
maldekstre Hatoŝi (fritita maldensa sandviĉo kun surimio) ,dekstre toubani (stufegita porkaĵo. kio estas dolĉa)
Ni ankaŭ manĝis rizon, peklaĵon, oranĝon kaj ŝirukon. Mi ne montriĝas iliajn fotojn.
Ni gustumis Hatoŝi.
Ni iris al monto Inasajama. Ni veturis supren al la montopinto per la ŝnurvojo. Bona pejzaĝo preferas al ni de la montopinto . Ni paŝis malsupren de la montopinto ĝis la montobazo.
Ni vespermanĝis sara-udonon. Sara-udono estas fama kuiraĵo en Nagasako. Ĝi preskaŭ similas al ĉampono, sed ili iom estas malsamaj.
Ni ankaŭ vespermanĝis pladon da ĝozo. Ĝozo estis bongusta.
Ni paŝis laŭ la Oranda-zaka (nederlandaj deklivoj).
Ni promenis en Ĝardeno Gurabaaen.
Ni tagmanĝis rizon kun kareo, salaton kaj kokoson de birmano. Ili estas bongustaj. La kokoso tre bonguta dank'al citoronsuko.
Post tagmanĝo ni veturis al Nagasako flughaveno. El Nagasako, via Haneda flughaveno, ni revenis al la urbo Koŝigaja.
Mi aŭskultis koruson. La koruso nomiĝas "JFE Tokio miksita Koruso" . La korusanoj kantas bele.
Mia edzino kaj mi vespermanĝis ŝmilaĵon, ŝafidaĵon, kokaĵon, fiŝon, panon, kaj dolĉaĵon. pro memoro de 12 jaroj de nia geedziĝo.
Mi iris al kuracisto de psikaj malsanoj, kaj parolis al ŝi pri mia koro. Mi aĉetis kontraŭdepresiajn medikamentojn ĉe la apoteko.
Lernejo de Marinkio > Taglibroj> Taglibroj en 2009> Taglibroj en 2009-11