Kamaradoj,
tute nature kaj sen-surprize por 83-jarulo,
mi mortis en la 6a de aŭgusto, 2003.
Dankon por ĉiuj viaj favoroj adresitaj al mi,
kiam mi estis viva.
Jen mi sendas saluton al vi.
Kou Mukai
en la 6a de aŭgusto, 2003
Ukai-ĉjo 666, Inujama-ŝi
Volu resti amikaj al MIZUTA Huu, mia kara kunulino.
La 6-an de aŭgusto, en Inuyama (JP) mortis 83-jara, pro korinfarkto, nia dumviva membro, kamarado MUKAI Kou (matrukulo 31,246).
K-do Mukai Kou estis la plej grava posteulo de k-do Jamaga Taij (1892-1970, mtr.1144). Estante batalanta anarkiisto-esperantisto, li estis kerno de deversaj civitanaj movadoj: pacista, kontraŭatomcentrala ktp, en Japanio. Ni kondolencas al familianoj kaj liaj gemaradoj.
Oficiala organo de sennacieca asocio tutmonda “Sennaciulo”
Novembro 2003, SAT